Skip to content
Commits on Source (15)
...@@ -17,3 +17,6 @@ title = "Silence" ...@@ -17,3 +17,6 @@ title = "Silence"
[languages.fr] [languages.fr]
weight = 2 weight = 2
contentDir = "content/fr" contentDir = "content/fr"
[languages.eo]
weight = 2
contentDir = "content/eo"
\ No newline at end of file
---
title: Silence
head: Ĉu vi bezonas privatecon?
subtitle: Ĉifru viajn mesaĝojn SMS kaj MMS per Silence. Plibonigu vian privatecon, ne estu spionata.
button1_text: Elŝuti
button1_link: "/eo/#download"
button1_class: "fa fa-cloud-download"
button2_text: Kontribui
button2_link: "/eo/contribute"
button2_class: "fa fa-gitlab"
description: Ĉifru viajn mesaĝojn SMS kaj MMS per Silence, en via telefono kaj dum transsendo. Plibonigu vian privatecon, ne estu spionata.
image: images/logo-header.png
---
{{% side_image image="images/silence.jpg" button_text="Akiru Silence!" button_link="/eo/#download" %}}
## Protekti vian komunikadon dum transsendo kaj en la aparato.
Silence (antaŭe SMSSecure) estas plena anstataŭigo por la implicita SMS‑mesaĝilo: ĉiuj mesaĝoj estas ĉifrataj loke kaj mesaĝoj al aliaj uzantoj de Silence estas ĉifrataj dum transsendo.
{{% /side_image %}}
{{% latest_release_commit %}}
<section class="section bg-gradient-default">
<div class="container">
<div class="row">
{{% panel title="Facila" icon="fa fa-magic" %}}
Silence funkcias kiel ĉiu alia SMS‑mesaĝilo. Vi ne devas ensaluti/krei konton kaj viaj amikoj ne devas aliĝi al iu nova servo.
{{% /panel %}}
{{% panel title="Senmalfunkcia" icon="fa fa-cogs" %}}
Silence komunikiĝas uzante ĉifritajn SMS‑mesaĝojn. Neniu servilo aŭ interreta konekto estas uzata.
{{% /panel %}}
{{% panel title="Privata" icon="fa fa-lock" %}}
Silence liveras tutvojan (fin-al-finan) ĉifradon por viaj mesaĝojn per la zorge prilaboritan protokolon de la aplikaĵo Signal.
{{% /panel %}}
{{% panel title="Sekura" icon="fa fa-eye-slash" %}}
Ĉiuj mesaĝoj estas ĉifrataj loke, do se via telefono estos ŝtelita, viaj mesaĝoj estos protektataj.
{{% /panel %}}
{{% panel title="Malferma kodo" icon="fa fa-check" %}}
Silence estas senpaga kaj malfermkoda aplikaĵo, ĉiu povas verigi ĝian sekurecon per revizi la fontkodon.
{{% /panel %}}
{{% panel title="Komuna projekto" icon="fa fa-users" %}}
Silence estas farata de volontuloj. Neniu firmao respondumas pri ĝia evoluigado. Eĉ vi povas [kontribui](/eo/contribute)!
{{% /panel %}}
</div>
</div>
</section>
{{% home_part %}}
## Aliĝi al la komunumo
Ĉu vi havas demandon? Ĉu vi volas helpi?
* Mattermost: [nia platformo Mattermost](https://chat.silence.dev/silence) ĉe [chat.silence.dev](https://chat.silence.dev).
* Twitter: [`@SilenceIM`](https://twitter.com/SilenceIM)
* Mastodon: <a rel="me" href="https://mastodon.social/@silence">`@silence@mastodon.social`</a>
* Retpoŝto: [`support@silence.im`](mailto:support@silence.im) ([`PGP-ŝlosilo`](https://silence.im/pgp.pub))
Se vi volas kontribui al la projekto Silence, [jen klarigo kiel](/eo/contribute).
## Subteni Silence
Silence estas povigata de viaj donacoj kaj ni akceptas Bitmonon (₿). Financa kontribuo helpas al ni pagi diversajn kostojn (retgastigon, nomregnon, ktp.)
Nia Bitmon-adreso estas `1LoKZXg3bx6kfwAhEFQqS9pgeCE1CFMEJb`
## Juĝalvoka kanario
Nia “juĝalvoka kanario” (afiŝo pri manko de juĝalvoko) troviĝas sur [la dediĉita retpaĝo](/eo/warrant).
{{% /home_part %}}
---
title: "Nova retejo"
author: bastien
date: 2020-07-13 21:54:00.000+0100
header: "spacex-OHOU-5UVIYQ-unsplash.jpg"
translationKey: "a-new-website"
slug: "a-new-website"
---
Ekde hodiaŭ, Silence havas novan retejon kaj taglibron. Malgraŭ la fakto, ke ĝia enhavo ne ŝanĝiĝis, tio ĉi estas eblo plene uzi la sistemon GitLab Pages por anstataŭigi la antaŭan sistemon uzantan NodeJS.
Fariĝis okazo mancii, ke Silence plue bezonas vin. Dum la antaŭaj jaroj, la fontkodo de Silence diferenciĝis de Signal pro granda diferenco de disponebla energio en la du projektoj. Tamen Silence plue estas sekura, ĉiu helpo gravas. Bonvolu raporti [problemojn](https://git.silence.dev/Silence/Silence-Android/-/issues), proponi [kunfand‑petojn](https://git.silence.dev/Silence/Silence-Android/-/merge_requests), kaj [diskuti](https://chat.silence.dev/silence/channels/town-square).
Pro transigo al la dua versio de la retejo, multaj tradukoj perdiĝis. Bonvolu malfermi [kunfand‑petojn](https://git.silence.dev/Silence/silence.im/-/merge_requests) por (re)aldoni vian lingvon.
Feliĉan babiladon per Silence!
---
title: Taglibro
---
\ No newline at end of file
---
title: Kontribui
translationKey: "contribute"
slug: "contribute"
---
## Pri la retejo silence.dev
Silence estis antaŭe evoluigata ĉe GitHub. Ekde Julio 2019, ni moviĝis al la mem‑gastigata platformo [silence.dev](https://silence.dev). Nun la fontkodo estas disponeble ĉe [nia servilo GitLab](https://git.silence.dev/Silence/Silence-Android/). Servoj ĉe silence.dev estas senpagaj kaj por Silence-rilataj projektoj, ne uzu ilin por nerilataj al Silence personaj projektoj. Vi devas krei konton uzante ĝustan retpoŝtan adreson aŭ uzi GitHub‑konton por ensaluti.
## Tradukoj
Ĉiu povas aktualigi tradukojn per [Weblate](https://translate.silence.dev). Vi devas havi konton ĉe nia GitLab por ensaluti al Weblate. Sendu viajn korektojn tien. Tradukoj estas aktualigataj en la fontkodo tuj antaŭ eldono de nova versio.
## Raporti erarojn
Vi povas sendi erar‑raportojn per [nia erar‑spurilo](https://git.silence.dev/Silence/Silence-Android/issues).
1. Traserĉu ekzistajn problemojn por certiĝi, ke via problemo ne estos duplikato.
2. (malnepre) Traserĉu [problemojn pri Signal](https://github.com/signalapp/Signal-Android/issues).
3. Malfermu problemon laŭ [tiu ĉi ŝablono](https://git.silence.dev/Silence/Silence-Android/-/blob/master/.gitlab/issue_templates/Bug.md). Se vi ne povas akiri senerarigan protokolon el agordoj, uzu ADB: `adb logcat | grep $(adb shell ps | grep org.smssecure.smssecure | cut -c10-15)`.
## Proponi kunfand-petojn
Ĉiuj utilaj kunfand‑petojn «merge requests» estas akceptataj. Bonvolu konformi al [nia ŝablono](https://git.silence.dev/Silence/Silence-Android/-/blob/master/.gitlab/merge_request_templates/Merge%20Request.md) kaj enmeti kunfandojn al la branĉo `unstable` (kunfand‑petojn al `master` estos malakceptataj).
---
title: Oftaj demandoj
translationKey: "faq"
slug: "faq"
---
## Ĉu Silence estas senpaga?
Silence estas senpaga kaj malfermkoda programaro: vi ne pagos por elŝuti aŭ instali ĝin. Pro la fakto, ke Silence estas SMS/MMS‑mesaĝilo, via telefonret‑provizanto povas ŝarĝi vin per pagoj, se via abonplano ne enhavas senlimajn SMS‑mesaĝojn.
## Ĉu ricevonto devas instali Silence?
Por komenci sekuran interparoladon, Silence estu instalita ĉe ambaŭ uzantoj. Vi plue povas paroli kun amikoj, kiuj ne instalis la aplikaĵon, sed per neĉifrataj mesaĝoj, simile kiel per alia apo por SMS/MMS.
## Ĉu vi planas fari Silence por iOS?
Apple ne permesas al eksteraj aplikaĵoj (kiel Silence) pritrakti mesaĝojn SMS/MMS. Tio ĉi signifas, ke ĉe iOS vi ne povas uzi alian aplikaĵon ol la antaŭinstalita. Mesaĝiloj por iOS uzas interretan konekton anstataŭ GSM, eĉ kiam ili nomiĝas ekzemple “SMS-mesaĝilo”.
## Ĉu mi povas babili kun uzantoj de Signal per uzi Silence?
Ne, vi ne povas. Silence uzas la ĉifran protokolon de Signal, tamen uzas alian metodon por transsendi mesaĝojn. Silence uzas mesaĝojn SMS/MMS kaj Signal uzas interretan konekton.
## Kiel mi povas defendi min kontraŭ spionado per Silence?
Uzante ĉifritajn mesaĝojn, Silence protektas enhavon de interparolado: tio ĉi signifas, ke nur vi kaj via ricevonto povas legi la interparoladon. Via telefonret‑provizanto, atakanto aŭ registara spiona programo ne povos legi ĉifiritajn mesaĝojn. La aplikaĵo Silence ne kaŝos vian “[socian diagramon](https://www.wikidata.org/wiki/Q648457?uselang=eo)”, do malgraŭ tio, ke mesaĝoj estas ĉifirtaj, atakantoj povos konkludi kun kiu vi parolas, kiam kaj kiel ofte. Krom tio, via telefono plue povas esti spurata per la GSM‑reto.
## Ĉu mi povas kontribui al Silence?
Jes, vi povas, eĉ kiam vi ne estas programisto! Unue provu diskonigi ideon pri ĉifri mesaĝojn SMS/MMS kaj reklami la aplikaĵon Silence al viaj amikoj, kunlaborantoj, parencoj, ktp. Vi ankaŭ povas traduki la aplikaĵon, raporti erarojn aŭ proponi novajn eblaĵojn. Legu la paĝon “[kontribui](/eo/contribute)“. Vi ankaŭ povas [donaci](/eo/#support-silence) al la projekto.
---
title: Privateca politiko
translationKey: "privacy-policy"
slug: "privacy-policy"
---
Silence kolektas aŭ transsendas neniujn personajn informojn. La aplikaĵo postulas la jenajn permesojn:
* `INTERNET`: Tiu ĉi permeso estas postulata por transsendi datumojn el/al servoj de via telefonret‑provizanto por uzi MMS‑mesaĝojn. Ĝi ne estas uzata por alia celo.
* `READ_CONTACTS`: Tiu ĉi permeso estas postulata por ke la aplikaĵo povu proponi kontaktojn al la uzanto dum skribi, kaj por vidigi kontaktajn informojn ĉe mesaĝfadenoj. Tiuj ĉi informoj ne estas transsendataj ekster via aparato.
* `READ_PHONE_STATE`: Tiu ĉi permeso estas postulata por akiri vian nunan telefonnumeron. Tio ĉi estas uzata por administri du SIM‑kartojn por certigi, ke mesaĝoj estas sendataj/ricevataj al/el la nuna telefonnumero. Tiu ĉi informo ne estas transsendata ekster via aparato.
---
title: Juĝalvoka kanario
translationKey: "warrant"
slug: "warrant"
---
Subskribita “juĝalvoka kanario” estas publikigata je ĉiu du monatoj por certigi, ke Silence ne estis kompromitita de iu ekstera aganto per juĝalvoko. Vi povas elŝuti la [afiŝon de juĝalvoka kanario](/canary.txt) kaj la [PGP‑ŝlosilon](/pgp.pub) (fingrospuro estas`2684 ECEF 6076 1A5B 259F 45CC 878D 6D09 1EDE 0989`).
```
{{% warrant %}}
```
## Kiel verigi la juĝalvokan kanarion?
1. Elŝutu la ŝlosilon: `curl -sS https://silence.im/pgp.pub | gpg --import -`
2. Verigu la afiŝon: `curl -sS https://silence.im/canary.txt | gpg --verify -`
[languageName]
other = "Esperanto"
[date_format]
other = "ddd, la Do de MMM YYYY je HH:mm"
[date_format_short]
other = "Do MMM YYYY"
[reading_time]
other = "Tempo de lego"
[reading_time_text]
one = "1 minuto"
other = "{{.Count}} minutoj"
[written_by]
other = "Skribita de"
[blog]
other = "Taglibro"
[twitter]
other = "Twitter"
[mastodon]
other = "Mastodon"
[get_source_code]
other = "Fontkodo"
[faq]
other = "Oftaj demandoj"
[by]
other = "De {{ (index $.Site.Data.authors .Params.author).name }}"
[previous_page]
other = "Antaŭa paĝo"
[next_page]
other = "Sekva paĝo"
[download_title]
other = "Akiru Silence!"
[download_text]
other = "La aplikaĵo Silence estas disponebla ĉe F-Droid kaj Google Play. Elŝutu ĝin nun!"
[download_fdroid]
other = "Elŝuti el F-Droid!"
[download_google_play]
other = "Elŝuti el Google Play!"
[home]
other = "Ĉefpaĝo"
[contribute]
other = "Kontribui"
[privacy_policy]
other = "Privateca politiko"
[rss]
other = "RSS-fluo"
[translations]
other = "Tradukoj"
[read_more]
other = "Pliaj informoj"
[latest_release]
other = "Plej nova versio: {{ .Scratch.Get \"latest_release_name\" }}"
[latest_commit]
other = "Antaŭa kunfand-peto: \"<a href=\"{{ .Scratch.Get \"latest_commit_url\" }}\">{{ .Scratch.Get \"latest_commit_title\" }}</a>\", de {{ .Scratch.Get \"latest_commit_author_name\" }} {{ .Scratch.Get \"latest_commit_html_timestamp\" }}."